11 Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 12 vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino; 13 vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras. 14 Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu: 15 ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.
Publicidade