Publicidade

Marcos 8

1 En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis manĝi, li alvokis al si siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: 2 Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi kaj nenion havas manĝi; 3 kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili laciĝos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime. 4 Kaj liaj disĉiploj respondis al li: De kie oni povos satigi ĉi tiujn homojn per panoj ĉi tie en dezerto? 5 Kaj li demandis ilin: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep. 6 Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso. 7 Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fiŝojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaŭ. 8 Kaj ili manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn. 9 Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_19-25-13-