Pular para o conteúdo
Publicidade Remover anúncios

Miĥa 6

1 Aŭskultu, kion diras la Eternulo: Leviĝu, havu juĝan disputon kun la montoj, kaj la montetoj aŭdu vian voĉon. 2 Aŭskultu, ho montoj, la juĝan disputon de la Eternulo, kaj ankaŭ vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon. 3 Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustaĵon? respondu al Mi. 4 Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elaĉetis, kaj Mi sendis antaŭ vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon. 5 Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis , reĝo de , kaj kion respondis al li Bileam, filo de ; de Ŝitim ĝis , por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo. 6 Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo, kliniĝi antaŭ Dio en la alto? ĉu mi stariĝu antaŭ Li kun bruloferoj, kun jaraĝaj bovidoj? 7 Ĉu al la Eternulo faros plezuron miloj da ŝafoj aŭ sennombraj torentoj da oleo? ĉu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo? 8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

9 La voĉo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj saĝuloj timas Vian nomon. Humiliĝu antaŭ la puno, kaj antaŭ Tiu, kiu ĝin destinis. 10 Ankoraŭ restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malĝusta mezurilo. 11 Ĉu Mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo? 12 Ĉar la riĉuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj ĝiaj loĝantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia buŝo estas falsaĵo, 13 tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj. 14 Vi manĝos, sed ne fariĝos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kaŝos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo. 15 Vi semos, sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne ŝmiros vin per oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon. 16 Konserviĝis ĉe vi la moroj de Omri kaj ĉiuj faroj de la domo de Aĥab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn loĝantojn mokataĵo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.

Pessoa
Tribo de Moabe
Balaque
בָּלָ֖קbalaq
Balaque, filho de Zipor e rei de Moabe, chamou o adivinho Balaão para amaldiçoar Israel, que acampava nas campinas de Moabe (Números 22:4).
Significado: “Devastador”
Ver página completa
Lugar Bíblico
Região / Território
Moabe
Hoje: Altiplano da Jordânia Central
מוֹאָבmoav
Moabe é uma terra governada por reis, como Eglom e Balaque, onde Davi pediu ao rei que acolhesse seus pais; fogo e castigo são anunciados contra ela (Amós 2:2).
31,18° N, 35,70° L
Citado em 162 versículos
Ver página completa
Pessoa
H1160
Beor
בְּע֗וֹרbəor
Beor foi o pai de Balaão, o adivinho que Balaque chamou para amaldiçoar Israel (Números 22:5).
Significado: “Talvez um incêndio”
Ver página completa
Lugar Bíblico
Cidade / Povoado
Gilgal
Hoje: Khirbet el Mefjir
גִּלְגָּלgilgal
Gilgal foi o acampamento de Israel a leste de Jericó, onde o povo parou ao subir do Jordão e para onde Josué voltou com todo o Israel (Josué 4:19).
31,88° N, 35,46° L
Citado em 33 versículos
Ver página completa
Todos os capítulos de Miĥa 7
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.