32 Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo. 33 Kaj la disĉiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj? 34 Kaj Jesuo diris al ili: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn. 35 Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; 36 kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. 37 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn. 38 Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
Publicidade