3 Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li. 4 Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi. 5 Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene:
6 Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo,
Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo;
Ĉar el vi venos reganto,
Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.
7 Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. 8 Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li.