2 Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. 3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; 4 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj.