Pular para o conteúdo
Publicidade

Mateus 3

1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, 2 kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo. 3 Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja:

Voĉo de krianto en la dezerto:

Pretigu la vojon de la Eternulo,

Rektigu Liajn irejojn.

4 Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo. 5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan; 6 kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.

Veja também