Publicidade

Mateus 8

23 Kaj kiam li eniris en ŝipeton, liaj disĉiploj lin sekvis. 24 Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis. 25 Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante: Sinjoro, savu; ni pereas. 26 Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno. 27 Kaj la homoj miregis, dirante: Kia estas ĉi tiu, ke la ventoj kaj la maro lin obeas?

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_19-25-13-