2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 3 Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas. 4 Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? 5 Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? 6 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 7 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.
Publicidade