2 La Eternulo estas Dio severa kaj venĝanta; la Eternulo estas venĝanto kaj koleranto; la Eternulo venĝas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontraŭuloj. 3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaŭ Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.