Publicidade

Provérbios 1

1 Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:

2 Por scii saĝon kaj moralinstruon;

Por kompreni parolojn de prudento;

3 Por ricevi instruon pri saĝo,

Vero, justo, kaj honesto;

4 Por doni al la malkleruloj spriton,

Al la junulo scion kaj singardemon.

5 Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion,

Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,

6 Por kompreni sentencon kaj retoraĵon,

La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.

7 La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado.

Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-06-20_17-16-08-