Pular para o conteúdo
Publicidade

Sentencoj 2

1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn

Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,

2 Ke via orelo atente aŭskultos saĝon

Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;

3 Se vi vokos la prudenton

Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:

4 Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton,

Serĉegos kiel trezoron:

5 Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo,

Kaj vi akiros konadon pri Dio.

6 Ĉar la Eternulo donas saĝon;

El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.

Veja também