1 Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro,
Kaj atentu, por lerni prudenton;
2 Ĉar bonan instruon mi donis al vi;
Mian leĝon ne forlasu.
3 Ĉar mi estis filo de mia patro,
Dorlotata kaj sola de mia patrino.
4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi:
Via koro akceptu miajn vortojn;
Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
5 Akiru saĝon, akiru prudenton;
Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.
6 Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos;
Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.