Pular para o conteúdo
Publicidade

Sentencoj 5

3 Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon,

Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo.

4 Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto,

Akra kiel ambaŭtranĉa glavo.

5 Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto;

Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon.

6 Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo de vivo;

Ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas, sed tion ŝi ne scias.

7 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min,

Kaj ne forkliniĝu de la vortoj de mia buŝo.

8 Malproksimigu de ŝi vian vojon,

Kaj ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo,

9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron

Kaj viajn jarojn al la kruelulo,

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.

Veja também