6 kiu redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj; 7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon; 8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon, 9 aflikton kaj maltrankvilon, sur ĉiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko; 10 sed gloron kaj honoron kaj pacon al ĉiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko; 11 ĉar ne estas personfavorado ĉe Dio.
Publicidade
Publicidade