18 Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni. 19 Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. 20 Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, 21 ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. 22 Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun. 23 Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo. 24 Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? 25 Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.
26 Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj; 27 kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.