35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo? 36 Kiel estas skribite:
Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage;
Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. 37 Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.