25 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,
26 kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,
27 aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon.
28 Ĉar ŝi diris:Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.
29 Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.
30 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tuŝis mian veston?
31 Kaj liaj disĉiploj diris al li:Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras:Kiu min tuŝis?
32 Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.
33 Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron.
34 Kaj li diris al ŝi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.
25 E certa mulher que, havia doze anos, tinha um fluxo de sangue,
26 E que havia padecido muito com muitos médicos, e despendido tudo quanto tinha, nada lhe aproveitando isso, antes indo a pior;
27 Ouvindo falar de Jesus, veio por detrás, entre a multidão, e tocou na sua veste.
28 Porque dizia: Se tão somente tocar nas suas vestes, sararei.
29 E logo se lhe secou a fonte do seu sangue; e sentiu no seu corpo estar já curada daquele mal.
30 E logo Jesus, conhecendo que poder de si mesmo saíra, voltou-se para a multidão, e disse: Quem tocou nas minhas vestes?
31 E disseram-lhe os seus discípulos: Vês que a multidão te aperta, e dizes: Quem me tocou?
32 E ele olhava em redor, para ver a que isto fizera.
33 Então a mulher, que sabia o que lhe tinha acontecido, temendo e tremendo, aproximou-se, e prostrou-se diante dele, e disse-lhe toda a verdade.
34 E ele lhe disse: Filha, a tua fé te salvou; vai em paz, e sê curada deste teu mal.