Buscar a Deus
11 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero.
16 por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;
9 Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.
6 Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.
1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.
8 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon.
9 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.
29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.
30 Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas;
31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.
22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
1 Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris:Jen Mi estas, jen Mi estas.
12 La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton.
13 Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro.
2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;
6 kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas.
29 Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
14 Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
14 sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.
28 Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; Restarigu min laŭ Via vorto.
10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
10 Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.
10 Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.
7 Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.
2 Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li:Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.
6 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li disŝiris lin, kiel oni disŝiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.
9 Kaj mi diras al vi:Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite.
10 Ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj la serĉanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite.
4 Ĉar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael:Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.
11 fortigitaj per ĉia forto laŭ la potenco de Lia gloro, por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo;
31 Sed celu Lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.
29 Ĉu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?
4 Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
8 De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon. Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
14 Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
45 Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
28 Kaj Ŝimŝon vokis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj.
7 Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;
9 Kaj mi diras al vi:Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite.
4 Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.
2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime.
10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.