Raiva
26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;
27 ankaŭ ne donu lokon al la diablo.
10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;
19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;
3 Estas honoro por homo ĉesigi malpacon; Sed ĉiu malsaĝulo estas malpacema.
1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.
17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.
18 Ne faru venĝon kaj ne portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem:Mi estas la Eternulo.
20 Kaj li diris:Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.
21 Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj,
22 ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco;
23 ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.
4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
29 Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.
11 Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.
16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.
12 Malamo kaŭzas malpacon; Sed amo kovras ĉiujn pekojn.