45 Sed David diris al la Filiŝto:Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris.

46 Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.

47 Kaj ekscios ĉi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, ĉar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.

45 Et David dit au Philistin : Tu viens contre moi avec l'épée, la hallebarde, et l'écu; mais moi, je viens contre toi au nom de l'Eternel des armées, du Dieu des batailles rangées d'Israël, lequel tu as déshonoré.

46 Aujourd'hui l'Eternel te livrera entre mes mains, je te frapperai, je t'ôterai la tête de dessus toi, et je donnerai aujourd'hui les charognes du camp des Philistins aux oiseaux des cieux, et aux animaux de la terre; et toute la terre saura qu'Israël a un Dieu.

47 Et toute cette assemblée saura que l'Eternel ne délivre point par l'épée ni par la hallebarde; car cette bataille est à l'Eternel, qui vous livrera entre nos mains.