1 La profetidoj diris al Eliŝa:Jen la loko, kie ni loĝas ĉe vi, estas tro malvasta por ni;
2 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie ĉiu po unu trabo, kaj ni aranĝu al ni tie lokon, por tie loĝi. Li diris:Iru.
3 Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaŭ iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros.
4 Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
5 Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris:Ho ve, mia sinjoro! ĝi estas ja prunteprenita!
6 Kaj la homo de Dio diris:Kien ĝi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj ĵetis tien, kaj la hakilo suprennaĝis.
7 Kaj li diris:Levu ĝin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.
1 Os filhos dos profetas disseram a Eliseu: Eis que o lugar em que habitamos diante da tua face é estreito demais para nós.
2 Vamos até o Jordão, tomemos de lá cada um de nós uma viga, e edifiquemos ali um lugar em que habitemos. Respondeu ele: Ide.
3 Disse um: Digna-te de ir com os teus servos. Ele tornou: Eu irei.
4 Assim foi com eles. Chegados ao Jordão, cortavam madeiras.
5 Quando um cortava a sua viga, caiu na água o ferro do machado; ele gritou e disse: Ai, meu senhor! porque era emprestado.
6 Perguntou o homem de Deus: Onde caiu? Ele lhe mostrou o lugar. Então Eliseu cortou um pau, o lançou ali e fez nadar o ferro.
7 Disse: Levanta-o. Estendeu ele a mão, e o tomou.