22 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.
23 Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.
24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.
25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,
26 por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto,
27 por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.
28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;
29 ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion;
30 ĉar ni estas membroj de lia korpo.
31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.
32 Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.
33 Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.
22 As mulheres sejam sujeitas a seus maridos, como ao Senhor;
23 porque o marido é a cabeça da mulher, como também Cristo é a cabeça da igreja, sendo ele o salvador do corpo.
24 Mas como a igreja é sujeita a Cristo, assim também as mulheres o sejam a seus maridos em tudo.
25 Maridos, amai a vossas mulheres, como também Cristo amou a igreja e por ela se entregou a si mesmo,
26 para que a santificasse, tendo-a purificado pela lavagem de água com a palavra,
27 a fim de que ele a apresentasse a si mesmo igreja gloriosa, sem mácula, nem ruga, nem qualquer coisa semelhante, mas que fosse santa e sem defeito.
28 Assim também devem os maridos amar a suas mulheres como a seus próprios corpos. Quem ama a sua mulher, ama-se a si mesmo;
29 pois ninguém jamais aborreceu a sua própria carne, mas a nutre e dela cuida, como também Cristo o faz à igreja,
30 porque somos membros do seu corpo.
31 Por esta razão o homem deixará a seu pai e a sua mãe e unir-se-á a sua mulher, e serão os dois uma só carne.
32 Este mistério é grande, mas eu falo em referência a Cristo e à igreja.
33 Não obstante também vós, cada um de per si, assim ame a sua mulher como a si mesmo, e a mulher tema a seu marido.