30 Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.

31 Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.

32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.

33 Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis,

34 kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.

35 Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.

36 Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?

37 Kaj li diris:Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li:Iru vi, kaj faru tion saman.

30 Prosseguindo Jesus, disse: Um homem descia de Jerusalém a Jericó, e caiu nas mãos de salteadores que, depois de o despirem e espancarem, se retiraram, deixando-o meio morto.

31 Por uma coincidência descia por aquele caminho um sacerdote; quando o viu, passou de largo.

32 Do mesmo modo também um levita, chegando ao lugar e vendo-o, passou de largo.

33 Um samaritano, porém, que ia de viagem, aproximou-se do homem e, vendo-o, teve compaixão dele.

34 Chegando-se, atou-lhe as feridas, deitando nelas azeite e vinho e, pondo-o sobre o seu animal, levou-o para uma hospedaria e tratou-o.

35 No dia seguinte tirou dois denários, deu-os ao hospedeiro e disse: Trata-o e quanto gastares de mais, na volta eu to pagarei.

36 Qual destes três te parece ter sido o próximo daquele que caiu nas mãos dos salteadores?

37 Respondeu o doutor da lei: Aquele que usou de misericórdia para com ele. Disse-lhe Jesus: Vai-te, e faze tu o mesmo.