1 Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj;

2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio.

3 Ĉar la tempo pasinta sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;

4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin;

5 ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.

6 Ĉar por tio ankaŭ la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe juĝitaj laŭ homoj, sed spirite vivu laŭ Dio.

7 Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj;

8 antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj;

9 estu gastamaj unu al alia sen murmurado;

10 laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;

11 se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.

12 Amataj, ne surpriziĝu pri la fajrego ĉe vi okazanta por provi vin, kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi;

13 sed laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege.

14 Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas; ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.

15 Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto, aŭ kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;

16 sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.

17 Ĉar jam venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?

18 Kaj se justulo apenaŭ saviĝas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?

19 Tial ankaŭ tiuj, kiuj suferas laŭ la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.