1 Jehoŝafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoram.

2 Li havis fratojn, filojn de Jehoŝafat:Azarja, Jeĥiel, Zeĥarja, Azarjahu, Miĥael, kaj Ŝefatja. Ĉiuj ili estis filoj de Jehoŝafat, reĝo de Judujo.

3 Ilia patro donis al ili multe da donacoj, arĝenton, oron, multekostaĵojn, kaj fortikigitajn urbojn en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, ĉar li estis la unuenaskito.

4 Kiam Jehoram estriĝis super la regno de sia patro kaj fortiĝis, li mortigis per glavo ĉiujn siajn fratojn kaj ankaŭ kelkajn el la eminentuloj de Izrael.

5 La aĝon de tridek du jaroj havis Jehoram, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem.

6 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.

7 Tamen la Eternulo ne volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris kun David, kaj ĉar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj filoj por ĉiam.

8 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si reĝon.

9 Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj kun ĉiuj siaj ĉaroj eliris; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn.

10 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. En la sama tempo ankaŭ Libna defalis de li, ĉar li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj.

11 Li ankaŭ aranĝis altaĵojn sur la montoj de Judujo, li malĉastigis la loĝantojn de Jerusalem kaj delogis Judujon.

12 Kaj venis al li letero de la profeto Elija, en kiu estis skribite:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Pro tio, ke vi ne iradis laŭ la vojoj de via patro Jehoŝafat, kaj laŭ la vojoj de Asa, reĝo de Judujo,

13 sed vi iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj malĉastigis Judujon kaj la loĝantojn de Jerusalem, kiel malĉastigis la domo de Aĥab, kaj eĉ viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj ol vi, vi mortigis:

14 pro tio jen la Eternulo frapos per granda plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan havaĵon;

15 kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj internaĵoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internaĵoj ĉiutage.

16 Kaj la Eternulo ekscitis kontraŭ Jehoram la spiriton de la Filiŝtoj, kaj de la Araboj, kiuj loĝis apude de la Etiopoj;

17 kaj ili iris kontraŭ Judujon kaj penetris en ĝin, kaj forprenis la tutan havaĵon, kiu troviĝis en la reĝa domo, ankaŭ liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis ĉe li neniu filo, krom lia plej juna filo Jehoaĥaz.

18 Kaj post ĉio ĉi tio la Eternulo frapis liajn internaĵojn per nesanigebla malsano.

19 Kaj tio daŭris de tago al tago; kaj kiam finiĝis du jaroj, liaj internaĵoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la bruloj por liaj patroj.

20 La aĝon de tridek du jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la reĝoj.