1 Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton.

2 Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laŭ gento, antaŭ ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, ĉar Klaŭdio jam ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili;

3 kaj, ĉar li estis sammetiisto, li loĝis ĉe ili, kaj ili laboris, ĉar ili estis laŭ metio tendofaristoj.

4 Kaj li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.

5 Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Paŭlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo.

6 Sed kiam ili kontraŭstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili:Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj.

7 Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo.

8 Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun ĉiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis.

9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Paŭlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu;

10 ĉar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; ĉar mi havas multe da homoj en ĉi tiu urbo.

11 Kaj li loĝis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.

12 Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Aĥaja lando, la Judoj leviĝis unuanime kontraŭ Paŭlo, kaj kondukis lin al la tribunala seĝo,

13 dirante:Kontraŭ la leĝo ĉi tiu instigas homojn adori Dion.

14 Sed kiam Paŭlo estis malfermonta la buŝon, Galiono diris al la Judoj:Se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru;

15 sed se prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra leĝo, vi mem ĝin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti juĝanto.

16 Kaj li forpelis ilin de la tribunala seĝo.

17 Kaj ili ĉiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaŭ la tribunala seĝo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.

18 Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson.

19 Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj.

20 Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis;

21 sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte:Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio-li ekŝipiris el Efeso.

22 Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia.

23 Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn.

24 Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laŭ gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.

25 Ĉi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano;

26 kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio.

27 Kaj kiam li volis transiri en la Aĥajan landon, la fratoj kuraĝigis lin, kaj skribis al la disĉiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco;

28 ĉar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.