1 Aŭskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn ĝis la ĉielo,

2 popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi aŭdis:Kiu povas kontraŭstari al la filoj de Anak?

3 Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaŭ vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaŭ vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.

4 Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaŭ vi:Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi ĉi tiun landon; pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaŭ vi.

5 Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.

6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi ĝin; ĉar vi estas popolo malmolnuka.

7 Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, ĝis via veno al ĉi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo.

8 Kaj ĉe Ĥoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi tiel, ke Li volis ekstermi vin.

9 Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne manĝis kaj akvon mi ne trinkis:

10 tiam la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis ĉiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno.

11 Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo.

12 Kaj la Eternulo diris al mi:Leviĝu, rapide iru malsupren de ĉi tie, ĉar malmoraliĝis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili:ili faris al si fanditan idolon.

13 Kaj la Eternulo diris al mi jene:Mi vidas ĉi tiun popolon, Mi vidas, ke ĝi estas popolo malmolnuka;

14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forviŝos ilian nomon el sub la ĉielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.

15 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj.

16 Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankiĝis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi;

17 kaj mi prenis la du tabelojn kaj forĵetis ilin el miaj ambaŭ manoj kaj disrompis ilin antaŭ viaj okuloj.

18 Kaj mi ĵetis min antaŭ la Eternulo, kiel antaŭe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne manĝis kaj akvon ne trinkis, pro ĉiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin;

19 ĉar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ ĉi tiun fojon.

20 Ankaŭ kontraŭ Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis ekstermi lin; sed mi preĝis ankaŭ por Aaron en tiu tempo.

21 Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis ĝin per fajro kaj disbatis ĝin, disfrakasante tiel, ke ĝi fariĝis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi ĵetis ĝian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.

22 Ankaŭ en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon.

23 Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadeŝ-Barnea, dirante:Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne aŭskultis Lian voĉon.

24 Malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.

25 Mi do kuŝis antaŭ la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kuŝis; ĉar la Eternulo intencis ekstermi vin.

26 Kaj mi preĝis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedaĵon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano.

27 Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de ĉi tiu popolo nek ĝian malvirtecon nek ĝiajn pekojn;

28 por ke ne diru la loĝantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin:Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.

29 Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedaĵo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.