Ester 10

1 La regxo Ahxasxverosx metis sub tributon la teron kaj la insulojn de la maro.

2 La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordehxaj, kiun la regxo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Medujo kaj Persujo.

3 CXar la Judo Mordehxaj estis la dua post la regxo Ahxasxverosx, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.

Capítulos

Bíblias