1 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto Sin laŭ siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.

2 Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris:Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili:Kial vi malpacas kontraŭ mi? kial vi provas la Eternulon?

3 Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraŭ Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?

4 Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante:Kion mi faros kun ĉi tiu popolo? baldaŭ povas okazi, ke ili min ŝtonmortigos.

5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Preteriru antaŭ la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la ĉefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.

6 Jen Mi staros antaŭ vi tie super roko sur Ĥoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaŭ la okuloj de la ĉefoj de Izrael.

7 Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante:Ĉu la Eternulo estas inter ni, aŭ ne?

8 Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraŭ la Izraelidoj en Refidim.

9 Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraŭ la Amalekidoj. Morgaŭ mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.

10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraŭ la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Ĥur supreniris sur la supron de la monteto.

11 Kaj ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek.

12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis ŝtonon kaj metis ĝin sub lin, kaj li sidiĝis sur ĝi; kaj Aaron kaj Ĥur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno.

13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo.

14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo.

15 Moseo konstruis altaron, kaj donis al ĝi la nomon:La Eternulo mia Standardo.

16 Ĉar li diris:Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraŭ Amalek de generacio al generacio.