1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.

2 Ne sekvu la amason por malbonaĵoj; kaj en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.

3 Ankaŭ malriĉulon ne favoru en lia juĝa afero.

4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aŭ lian azenon erarvagantan, rekonduku ĝin al li.

5 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.

6 Ne forklinu la rajton de via malriĉulo en lia juĝa afero.

7 De mensogaĵo malproksimiĝu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; ĉar Mi ne pravigos maljustulon.

8 Donacojn ne akceptu; ĉar donacoj blindigas vidantojn kaj malĝustigas la aferojn de virtuloj.

9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

10 Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu ĝiajn produktaĵojn;

11 sed en la sepa jaro ripozigu ĝin kaj ne tuŝu ĝin, por ke manĝu la malriĉuloj el via popolo, kaj la restaĵon manĝu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.

12 Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refreŝiĝu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.

13 Kaj ĉion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, ĝi ne estu aŭdata el via buŝo.

14 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.

15 La feston de la macoj observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (ĉar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaŭ Mi kun malplenaj manoj;

16 ankaŭ la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.

17 Tri fojojn ĉiujare aperu ĉiuj viaj virseksuloj antaŭ la Sinjoro, la Eternulo.

18 Ne verŝu sur fermentaĵon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu ĝis mateno.

19 La komencaĵon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.

20 Jen Mi sendas anĝelon antaŭ vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.

21 Gardu vin antaŭ lia vizaĝo kaj aŭskultu lian voĉon; ne incitu lin, ĉar li ne pardonos vian pekon; ĉar Mia nomo estas en li.

22 Sed se vi aŭskultos lian voĉon, kaj faros ĉion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraŭ viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.

23 Kiam Mia anĝelo iros antaŭ vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la Ĥetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:

24 ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.

25 Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.

26 Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.

27 Mian teruron Mi sendos antaŭ vi, kaj Mi konfuzos ĉiun popolon, al kiu vi venos, kaj ĉiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.

28 Kaj Mi sendos krabrojn antaŭ vi, kaj ili forpelos la Ĥividojn kaj la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn de antaŭ vi.

29 Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu jaro, por ke la tero ne fariĝu senhoma kaj por ke ne multiĝu kontraŭ vi la bestoj de la kampo.

30 Iom post iom Mi forpelos ilin de antaŭ vi, ĝis vi multiĝos kaj posedos la landon.

31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Ruĝa Maro ĝis la Maro Filiŝta, kaj de la dezerto ĝis la Rivero; ĉar Mi transdonos en viajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaŭ vi.

32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.

33 Ili ne loĝu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraŭ Mi; se vi servos iliajn diojn, tio fariĝos kaptilo por vi.