1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de ĉiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.

3 Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj arĝento kaj kupro,

4 kaj blua teksaĵo kaj purpura kaj ruĝa, kaj bisino kaj kapra lano,

5 kaj virŝafaj feloj ruĝe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,

6 oleo por lumigado, aromaĵoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,

7 ŝtonoj oniksaj kaj ŝtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustaĵo.

8 Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi loĝu inter ili.

9 Laŭ ĉio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Loĝejo kaj la bildon de ĉiuj ĝiaj objektoj, tiel faru.

10 Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.

11 Kaj tegu ĝin per pura oro, interne kaj ekstere tegu ĝin, kaj faru sur ĝi oran kronon ĉirkaŭe.

12 Kaj fandu por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur ĝiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko.

13 Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro.

14 Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.

15 En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de ĝi.

16 Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.

17 Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo.

18 Kaj faru du kerubojn el oro; per forĝa laboro faru ilin ĉe la du randoj de la fermoplato.

19 Faru unu kerubon ĉe unu flanko kaj unu kerubon ĉe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj.

20 Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.

21 Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.

22 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.

23 Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.

24 Kaj tegu ĝin per pura oro, kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.

25 Kaj faru ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj faru oran kronon ĉirkaŭ la listelo.

26 Kaj faru por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj.

27 Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon.

28 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.

29 Kaj faru ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kalikojn kaj ĝiajn kruĉojn, per kiuj oni verŝos; el pura oro faru ilin.

30 Kaj metu sur la tablon panon de propono antaŭ Mi ĉiam.

31 Kaj faru kandelabron el pura oro, per forĝa laboro estu farita la kandelabro; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaru el ĝi.

32 Kaj ses branĉoj devas elstari el ĝiaj flankoj:tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la alia flanko;

33 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia branĉo; tiel sur la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.

34 Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj.

35 Kaj kapeto sub unu paro da branĉoj, kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel por la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.

36 La kapetoj kaj branĉoj devas elstari el ĝi; ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo el pura oro.

37 Kaj faru por ĝi sep lucernojn; kaj starigu sur ĝi ĝiajn lucernojn, ke ili lumu sur ĝian antaŭan flankon.

38 Kaj ĝiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.

39 El kikaro da pura oro oni faru ĝin kaj ĉiujn tiujn apartenaĵojn.

40 Kaj rigardu kaj faru laŭ ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.