1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda;

3 kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento kaj scio kaj ĉia arto,

4 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro,

5 kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian laboron.

6 Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan; kaj en la koron de ĉiu kompetentulo Mi enmetis saĝon, por ke ili faru ĉion, kion Mi ordonis al vi:

7 la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la tabernaklo,

8 kaj la tablon kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj la puran kandelabron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron de incensado,

9 kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon,

10 kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj,

11 kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensaĵon por la sanktejo; ĉion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.

12 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

13 Diru al la Izraelidoj jene:Nepre observu Miajn sabatojn; ĉar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas.

14 Kaj observu la sabaton, ĉar ĝi estas sankta por vi; kiu ĝin malsanktigos, tiu mortu; ĉar se iu faros en ĝi laboron, tiu animo ekstermiĝu el la mezo de sia popolo.

15 Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; ĉiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.

16 Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo.

17 Inter Mi kaj la Izraelidoj ĝi estu signo por ĉiam; ĉar dum ses tagoj la Eternulo faris la ĉielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li ĉesis kaj ripozis.

18 Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.