1 Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj ĉiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis saĝon kaj prudenton, por ke ili sciu fari ĉiun laboron por la servado en la sanktejo, laŭ ĉio, kion ordonis la Eternulo.

2 Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj ĉiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis saĝon en la koron, ĉiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari ĝin.

3 Kaj ili prenis de Moseo ĉiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraŭ plue oferdonojn ĉiumatene.

4 Kaj venis ĉiuj saĝuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, ĉiu venis de sia laboro, kiun li faris.

5 Kaj ili diris al Moseo jene:La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari.

6 Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene:Neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo ĉesis alporti.

7 Kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua.

8 Kaj ĉiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapiŝojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili.

9 La longo de ĉiu tapiŝo estis dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estis kvar ulnoj; unu mezuro estis por ĉiuj tapiŝoj.

10 Kaj li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaŭ unu kun la alia.

11 Kaj li faris maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo.

12 Kvindek maŝojn li faris sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estis la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj estis reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia.

13 Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo fariĝis unu tutaĵo.

14 Kaj li faris tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapiŝojn li faris.

15 La longo de ĉiu tapiŝo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la larĝo de ĉiu tapiŝo; unu mezuro estis por la dek unu tapiŝoj.

16 Kaj li kunigis kvin tapiŝojn aparte kaj la ceterajn ses tapiŝojn aparte.

17 Kaj li faris kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo.

18 Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke ĝi estu unu tutaĵo.

19 Kaj li faris kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre.

20 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno.

21 Dek ulnoj estis la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo.

22 Ĉiu tabulo havis du pivotojn, alĝustigitajn unu al la alia; tiel li faris ĉe ĉiuj tabuloj de la tabernaklo.

23 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda.

24 Kaj kvardek arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub ĉiu tabulo, por ĝiaj du pivotoj.

25 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn,

26 kaj kvardek arĝentajn bazojn por ili, du bazojn sub ĉiu tabulo.

27 Kaj sur la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris ses tabulojn.

28 Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la tabernaklo sur la malantaŭa flanko.

29 Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaŭ en la du anguloj.

30 Kaj estis ok tabuloj, kaj ĉe ili dek ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub ĉiu tabulo.

31 Kaj li faris riglilojn el akacia ligno:kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,

32 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente.

33 Kaj li faris mezan riglilon, kiu ŝoviĝis meze de la tabuloj de unu fino ĝis la alia.

34 Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li tegis per oro.

35 Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur ĝi kerubojn.

36 Kaj li faris por ĝi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar arĝentajn bazojn.

37 Kaj li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj;

38 kaj kvin kolonojn por ĝi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligaĵojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.