1 Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; kaj tri ulnoj estis ĝia alto.

2 Kaj li faris ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj; kaj li tegis ĝin per kupro.

3 Kaj li faris ĉiujn vazojn de la altaro; la potojn, la ŝovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn li faris el kupro.

4 Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub ĝia kornico, malsupre, ĝis la mezo.

5 Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj.

6 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro.

7 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti ĝin per ili; li faris ĝin interne malplena, el tabuloj.

8 Kaj li faris la lavujon el kupro kaj ĝian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektiĝis amase antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.

9 Kaj li faris la korton:sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj,

10 kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.

11 Kaj sur la norda flanko ankaŭ cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.

12 Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.

13 Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj.

14 Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj.

15 Kaj sur la dua latero, sur ambaŭ flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj.

16 Ĉiuj kurtenoj de la korto ĉirkaŭe estis el tordita bisino.

17 Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj el arĝento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj ĉiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per arĝentaj ligaĵoj.

18 Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laboraĵo el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo, laŭ la mezuro de la kurtenoj de la korto.

19 Kaj al ĝi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el arĝento, iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento.

20 Kaj ĉiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto ĉirkaŭe estis el kupro.

21 Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laŭ la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

22 Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda, faris ĉion, kion ordonis la Eternulo al Moseo;

23 kaj kun li Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj sur bisino.

24 La tuta oro, kiu estis uzita por ĉiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laŭ la mezuro de la sankta siklo.

25 Kaj la arĝento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laŭ la sankta siklo:

26 po unu bek�o, tio estas po duono de siklo laŭ la sankta siklo, por ĉiu kapo, de ĉiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la aĝon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj.

27 Cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo.

28 Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligaĵoj inter ili.

29 Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj.

30 Kaj li faris el ĝi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la altaro,

31 kaj la bazojn de la korto ĉirkaŭe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj ĉiujn najlojn de la tabernaklo kaj ĉiujn najlojn de la korto ĉirkaŭe.