1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno.

3 Kaj metu tien la keston de atesto kaj ŝirmu la keston per la kurteno.

4 Kaj enportu la tablon kaj aranĝu sur ĝi ĝian aranĝotaĵon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu ĝiajn lucernojn.

5 Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaŭ la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la eniro de la tabernaklo.

6 Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaŭ la eniro en la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno.

7 Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enverŝu en ĝin akvon.

8 Kaj aranĝu la korton ĉirkaŭe, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la pordego de la korto.

9 Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la loĝejon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj sanktigu ĝin kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, por ke ĝi estu sankta.

10 Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.

11 Kaj sanktoleu la lavujon kaj ĝian piedestalon, kaj sanktigu ĝin.

12 Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

13 Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.

14 Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per ĥitonoj.

15 Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.

16 Kaj Moseo faris konforme al ĉio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.

17 En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.

18 Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis ĝiajn bazojn kaj starigis ĝiajn tabulojn kaj aranĝis ĝiajn riglilojn kaj starigis ĝiajn kolonojn.

19 Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur ĝin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

20 Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.

21 Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj ŝirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

22 Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.

23 Kaj li aranĝis sur ĝi vicon da panoj antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

24 Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.

25 Kaj li ekbruligis la lucernojn antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

26 Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kurteno.

27 Kaj li bruligis sur ĝi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

28 Kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordo de la tabernaklo.

29 Kaj la altaron de bruloferoj li starigis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur ĝi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

30 Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝis tien akvon por sin lavi.

31 Kaj lavis per ĝi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;

32 kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

33 Kaj li aranĝis la korton ĉirkaŭe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.

34 Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

35 Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, ĉar kuŝis sur ĝi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

36 Kaj kiam la nubo leviĝadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarŝadis, por fari ĉiujn siajn marŝojn.

37 Sed se la nubo ne leviĝis, ili ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo.

38 Ĉar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super ĝi, antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj en ĉiuj iliaj marŝoj.