1 Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj ĉio, kio estis kun li, kaj kun li ankaŭ Lot, direktante sin al sudo.

2 Kaj Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.

3 Kaj li daŭrigis sian migradon de sudo ĝis Bet-El, ĝis la loko, kie antaŭe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj,

4 al la loko de la altaro, kiun li tie faris antaŭe; kaj Abram tie preĝis al la Eternulo.

5 Kaj ankaŭ Lot, kiu iris kun Abram, havis ŝafojn kaj bovojn kaj tendojn.

6 Kaj ne sufiĉis por ili la tero, ke ili loĝu kune, ĉar ilia havo estis granda kaj ili ne povis loĝi kune.

7 Kaj estis malpaco inter la paŝtistoj de la brutaro de Abram kaj la paŝtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam loĝis en la lando.

8 Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj paŝtistoj, ĉar ni estas fratoj.

9 La tuta tero estas ja antaŭ vi; apartiĝu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren.

10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar.

11 Kaj Lot elektis al si la tutan ĉirkaŭaĵon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartiĝis unu de la alia:

12 Abram enloĝiĝis en la lando Kanaana, kaj Lot enloĝiĝis en la urboj de la ĉirkaŭaĵo kaj starigis siajn tendojn ĝis Sodom.

13 Kaj la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo.

14 Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartiĝis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten;

15 ĉar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.

16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaŭ vian idaron.

17 Leviĝu, trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin donos.

18 Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj ekloĝis en la arbareto Mamre, kiu estas en Ĥebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.