1 Kaj estis en la tempo de Amrafel, reĝo de Ŝinar, Arjoĥ, reĝo de Elasar, Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim;

2 ili faris militon kontraŭ Bera, reĝo de Sodom, kaj Birŝa, reĝo de Gomora, Ŝinab, reĝo de Adma, kaj Ŝemeber, reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar.

3 Ĉiuj ĉi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.

4 Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeliĝis.

5 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim,

6 kaj la Ĥoridojn sur ilia monto Seir ĝis El-Paran, kiu estas ĉe la dezerto.

7 Kaj ili reiris kaj venis al En-Miŝpat, kiu estas Kadeŝ, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaŭ la Amoridojn, kiuj loĝis en Ĥacacon-Tamar.

8 Kaj eliris la reĝo de Sodom kaj la reĝo de Gomora kaj la reĝo de Adma kaj la reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraŭ ili en la valo Sidim,

9 kontraŭ Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim, kaj Amrafel, reĝo de Ŝinar, kaj Arjoĥ, reĝo de Elasar; kvar reĝoj kontraŭ kvin.

10 Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la reĝoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton.

11 Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan manĝeblaĵon, kaj foriris.

12 Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, ĉar li loĝis en Sodom, kaj ili foriris.

13 Kaj venis forsaviĝinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu loĝis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Eŝkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram.

14 Kaj Abram aŭdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis ĝis Dan.

15 Kaj li dividis sin kontraŭ ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Ĥoba, kiu estas maldekstre de Damasko.

16 Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaŭ sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaŭ la virinojn kaj la popolon.

17 Kaj la reĝo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la reĝojn, kiuj estis kun li, en la valon Ŝave, kiu estas Valo de la Reĝo.

18 Kaj Melkicedek, reĝo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra.

19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero;

20 kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio.

21 Kaj la reĝo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi.

22 Kaj Abram diris al la reĝo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero,

23 ke eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi riĉigis Abramon;

24 escepto estos nur tio, kion manĝis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Eŝkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton.