1 Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.

2 Kaj Sara gravediĝis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.

3 Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.

4 Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.

5 Kaj Abraham havis la aĝon de cent jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak.

6 Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio; ĉiu, kiu aŭdos, ridos pri mi.

7 Kaj ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar mi naskis filon en lia maljuneco.

8 Kaj la infano kreskis, kaj ĝi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.

9 Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun ĉi tiu naskis al Abraham, mokas.

10 Kaj ŝi diris al Abraham: Forpelu ĉi tiun sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de ĉi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.

11 Kaj la afero forte malplaĉis al Abraham pro lia filo.

12 Kaj Dio diris al Abraham: Ĝi ne malplaĉu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri ĉio, kion diros al vi Sara, obeu ŝian voĉon; ĉar per Isaak oni nomos vian idaron.

13 Sed ankaŭ el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, ĉar li estas via semo.

14 Kaj Abraham leviĝis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron, ankaŭ la infanon, kaj foririgis ŝin; kaj ŝi iris, kaj ŝi erarvagis en la dezerto Beer-Ŝeba.

15 Kaj konsumiĝis la akvo de la felsako, kaj ŝi ĵetis la infanon sub unu el la arbetaĵoj.

16 Kaj ŝi iris kaj sidiĝis kontraŭe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; ĉar ŝi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj ŝi sidiĝis kontraŭe, kaj ŝi komencis laŭte plori.

17 Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas.

18 Leviĝu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, ĉar grandan popolon Mi faros el li.

19 Kaj Dio malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.

20 Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandiĝis kaj loĝis en la dezerto kaj fariĝis arkpafisto.

21 Kaj li loĝis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.

22 Kaj en tiu tempo Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en ĉio, kion vi faras;

23 nun ĵuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi loĝas kiel fremdulo.

24 Kaj Abraham diris: Mi ĵuras.

25 Kaj Abraham riproĉis Abimeleĥon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimeleĥ.

26 Kaj Abimeleĥ diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaŭ vi ne diris al mi; mi eĉ ne aŭdis pri tio ĝis hodiaŭ.

27 Kaj Abraham prenis ŝafojn kaj bovojn kaj donis al Abimeleĥ, kaj ili ambaŭ starigis inter si interligon.

28 Kaj Abraham starigis sep ŝafidojn aparte.

29 Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep ŝafidoj, kiujn vi starigis aparte?

30 Kaj tiu diris: Sep ŝafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.

31 Tial tiu loko havas la nomon Beer-Ŝeba, ĉar tie ili ambaŭ ĵuris.

32 Kaj ili starigis interligon en Beer-Ŝeba. Kaj Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol leviĝis kaj reiris en la landon de la Filiŝtoj.

33 Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-Ŝeba, kaj preĝis tie al la Eternulo, la Dio eterna.

34 Kaj Abraham loĝis en la lando de la Filiŝtoj longan tempon.