1 Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.

2 Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.

3 Kaj Abraham leviĝis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj leviĝis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.

4 En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime.

5 Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu ĉi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorkliniĝos kaj revenos al vi.

6 Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis ĝin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la tranĉilon; kaj ili iris ambaŭ kune.

7 Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero?

8 Kaj Abraham diris: Dio antaŭvidos al Si la ŝafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaŭ kune.

9 Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.

10 Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon.

11 Kaj ekvokis al li anĝelo de la Eternulo el la ĉielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.

12 Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.

13 Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo.

14 Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.

15 Kaj denove anĝelo de la Eternulo vokis al Abraham el la ĉielo,

16 kaj diris: Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo, ke ĉar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;

17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

18 Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian voĉon.

19 Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili leviĝis kaj iris kune al Beer-Ŝeba; kaj Abraham loĝis en Beer-Ŝeba.

20 Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor:

21 la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram;

22 kaj Kesedon kaj Ĥazon kaj Pildaŝon kaj Jidlafon kaj Betuelon.

23 Kaj de Betuel naskiĝis Rebeka. Ĉi tiujn ok naskis Milka al Naĥor, la frato de Abraham.

24 Kaj lia kromvirino, nome Reuma, ankaŭ naskis: Tebaĥon kaj Gaĥamon kaj Taĥaŝon kaj Maaĥan.