1 Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin aĉetis Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj, Egipto, el la manoj de la Iŝmaelidoj, kiuj venigis lin tien.

2 Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto.

3 Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke ĉion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.

4 Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn ĉion, kion li havis.

5 Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super ĉio, kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super ĉio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo.

6 Kaj li lasis ĉion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela.

7 Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kuŝiĝu kun mi.

8 Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas ĉe mi nenion en la domo, kaj ĉion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn;

9 neniu en ĉi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, ĉar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros ĉi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaŭ Dio?

10 Dum ŝi paroladis al Jozef ĉiutage kaj li ne volis obei ŝin kaj kuŝiĝi kun ŝi kaj esti kun ŝi,

11 okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo;

12 tiam ŝi kaptis lin je lia vesto, dirante: Kuŝiĝu kun mi. Sed li lasis sian veston en ŝiaj manoj kaj forkuris for el la domo.

13 Kaj kiam ŝi vidis, ke li lasis sian veston en ŝia mano kaj forkuris el la domo,

14 ŝi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; ĉi tiu venis al mi, por kuŝiĝi kun mi; sed mi ekkriis per laŭta voĉo;

15 kaj kiam li aŭdis, ke mi ekkriis per laŭta voĉo, li lasis sian veston ĉe mi kaj forkuris for el la domo.

16 Kaj ŝi kuŝigis lian veston apud si, ĝis lia sinjoro venis en sian domon.

17 Kaj ŝi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi;

18 sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo.

19 Kiam lia sinjoro aŭdis la vortojn de sia edzino, kiujn ŝi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo-tiam li forte ekkoleris.

20 Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la reĝo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.

21 Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo.

22 Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef ĉiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj ĉio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo.

23 La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, ĉar la Eternulo estis kun li; kaj ĉion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.