1 Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.

2 Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo.

3 Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.

4 Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;

5 sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.

6 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo?

7 Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi.

8 Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin.

9 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato?

10 Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.

11 Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano.

12 Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.

13 Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.

14 Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.

15 Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.

16 Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden.

17 Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ.

18 Kaj al Ĥanoĥ naskiĝis Irad, kaj al Irad naskiĝis Meĥujael, kaj al Meĥujael naskiĝis Metuŝael, kaj al Metuŝael naskiĝis Lemeĥ.

19 Kaj Lemeĥ prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.

20 Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn.

21 Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.

22 Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon, forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.

23 Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:

24 Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi; Se sepoble estos venĝite por Kain, Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble.

25 Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain.

26 Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.