1 Post du jaroj Faraono havis sonĝon, ke jen li staras apud la Rivero.

2 Kaj jen el la Rivero eliras sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj, kaj ili paŝtiĝas en la kanejo.

3 Kaj jen sep aliaj bovinoj eliras post ili el la Rivero, malbelaspektaj kaj malgrasaj, kaj ili stariĝas apud tiuj bovinoj sur la bordo de la Rivero.

4 Kaj la bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj formanĝis la sep bovinojn belaspektajn kaj grasajn. Kaj Faraono vekiĝis.

5 Kaj li endormiĝis kaj denove havis sonĝon: jen sep spikoj leviĝas sur unu spiktrunko, dikaj kaj bonaj.

6 Sed jen sep spikoj, maldikaj kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskas post ili.

7 Kaj la maldikaj spikoj englutis la sep spikojn dikajn kaj plenajn. Kaj Faraono vekiĝis, kaj vidis, ke tio estis sonĝo.

8 En la mateno lia spirito afliktiĝis; kaj li sendis kaj vokigis ĉiujn sorĉistojn de Egiptujo kaj ĉiujn ĝiajn saĝulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian sonĝon; sed neniu povis signifoklarigi ĝin al Faraono.

9 Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaŭ.

10 Faraono koleris siajn sklavojn, kaj metis min en malliberejon en la domon de la estro de la korpogardistoj, min kaj la bakistestron.

11 Kaj ni sonĝis sonĝon en unu nokto, mi kaj li; ĉiu havis sonĝon kun aparta signifo.

12 Kaj tie estis kun ni Hebrea junulo, sklavo de la estro de la korpogardistoj; kaj ni rakontis al li, kaj li signifoklarigis al ni niajn sonĝojn, al ĉiu li klarigis laŭ lia sonĝo.

13 Kaj kiel li klarigis al ni, tiel fariĝis: min oni revenigis al mia ofico, kaj lin oni pendigis.

14 Tiam Faraono sendis alvoki Jozefon; kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj ŝanĝis siajn vestojn kaj venis al Faraono.

15 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi sonĝis sonĝon, kaj neniu povas ĝin klarigi; sed pri vi mi aŭdis, ke kiam vi aŭdas sonĝon, vi tuj ĝin klarigas.

16 Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: Ĝi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono.

17 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi sonĝis, ke jen mi staras sur la bordo de la Rivero;

18 kaj jen el la Rivero eliris sep bovinoj grasaj kaj belaspektaj kaj paŝtiĝis en la kanejo;

19 sed jen sep aliaj bovinoj eliris post ili, maldikaj, tre malbonaspektaj kaj malgrasaj; tiajn malbelajn, kiel ili, mi ne vidis en la tuta Egipta lando;

20 kaj la malgrasaj kaj malbelaj bovinoj formanĝis la sep antaŭajn grasajn bovinojn;

21 kaj tiuj eniĝis en ilian internon, sed oni ne povis rimarki, ke ili eniĝis en ilian internon, kaj ilia aspekto estis tiel maldika, kiel antaŭe. Kaj mi vekiĝis.

22 Kaj mi vidis en sonĝo: jen sep spikoj elkreskis sur unu spiktrunko, plenaj kaj bonaj;

23 sed jen sep spikoj, maldikaj, malgrasaj, kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskis post ili;

24 kaj la malgrasaj spikoj englutis la sep bonajn spikojn. Kaj mi rakontis al la sorĉistoj, sed neniu klarigis al mi.

25 Tiam Jozef diris al Faraono: La sonĝo de Faraono estas unu; kion Dio estas faronta, Li diris al Faraono.

26 La sep bonaj bovinoj estas sep jaroj, kaj la sep bonaj spikoj estas sep jaroj; ĝi estas unu sonĝo.

27 Kaj la sep bovinoj malgrasaj kaj malbelaj, kiuj eliris post ili, estas sep jaroj; kaj la sep spikoj, malplenaj kaj bruligitaj de la orienta vento, estos sep jaroj de malsato.

28 Tio estas, pri kio mi diris al Faraono, ke kion Dio estas faronta, Li montris al Faraono.

29 Jen venos sep jaroj de granda abundeco en la tuta Egipta lando.

30 Sed venos sep jaroj de malsato post ili; kaj forgesiĝos la tuta abundeco en la Egipta lando, kaj la malsato konsumos la teron.

31 Kaj ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato, kiu venos poste, ĉar ĝi estos tre malfacila.

32 Kaj se la sonĝo dufoje ripetiĝis al Faraono, tio montras, ke la afero estas firme decidita de Dio, kaj Dio rapidos plenumi tion.

33 Kaj nun Faraono elserĉu homon kompetentan kaj saĝan kaj estrigu lin super la Egipta lando;

34 Faraono ordonu, ke li starigu observistojn en la lando kaj prenadu kvinonon de ĉiuj produktoj de la Egipta tero dum la sep jaroj de abundeco.

35 Kaj oni kolektu la tutan manĝaĵon de tiuj venontaj bonaj jaroj, kaj oni amasigu manĝeblan grenon en la urboj sub la disponon de Faraono, kaj oni ĝin konservu.

36 Kaj tiu manĝaĵo estos provizo por la lando por la sep jaroj de malsato, kiuj estos en la Egipta lando, por ke la lando ne pereu de malsato.

37 Kaj tio plaĉis al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj.

38 Kaj Faraono diris al siaj servantoj: Ĉu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?

39 Kaj Faraono diris al Jozef: Ĉar Dio sciigis al vi ĉion ĉi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj saĝulo tia, kiel vi.

40 Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.

41 Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.

42 Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis ĝin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran ĉenon sur lian kolon.

43 Kaj li veturigis lin sur sia dua ĉaro; kaj oni kriis antaŭ li: Genuiĝu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando.

44 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta Egipta lando.

45 Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneaĥ, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.

46 Jozef havis la aĝon de tridek jaroj, kiam li stariĝis antaŭ Faraono, la reĝo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon.

47 Kaj la tero alportis en la sep jaroj de abundeco grandegajn amasojn da greno.

48 Kaj li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj, kiuj estis en la Egipta lando, kaj li metis la grenon en la urbojn; la grenon de ĉiuj kampoj, kiuj estis ĉirkaŭ iu urbo, li metis en ĝin.

49 Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, ĝis li ĉesis kalkuli, ĉar oni ne plu povis kalkuli.

50 Antaŭ ol venis la jaroj de malsato, al Jozef naskiĝis du filoj, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.

51 Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, ĉar, li diris, Dio forgesigis al mi ĉiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.

52 Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, ĉar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.

53 Kaj finiĝis la sep jaroj de abundeco, kiuj estis en la Egipta lando.

54 Kaj komenciĝis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en ĉiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano.

55 Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al ĉiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.

56 La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis ĉiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando.

57 Kaj el ĉiuj landoj oni venadis Egiptujon, por aĉeti de Jozef, ĉar la malsato estis tre granda en ĉiuj landoj.