1 Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.

2 Ĉar alie ĉu ili ne ĉesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj.

3 Sed en tiuj oferoj estas ĉiujara rememorigo pri pekoj.

4 Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.

5 Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;

6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis.

7 Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!

8 Antaŭe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek ŝatis (kiuj estas oferataj laŭ la leĝo),

9 tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.

10 Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam.

11 Kaj ĉiu pastro staradas ĉiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn;

12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio;

13 de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj.

14 Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.

15 Kaj la Sankta Spirito ankaŭ atestas al ni; ĉar, dirinte:

16 Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaŭ diras:

17 Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.

18 Sed kie estas absolvo de ĉi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.

19 Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo,

20 per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,

21 kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,

22 ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

23 ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela;

24 kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;

25 ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.

26 Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj,

27 sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn.

28 Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj;

29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?

30 Ĉar ni konas Tiun, kiu diris:Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ:La Eternulo juĝos Sian popolon.

31 Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.

32 Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj;

33 unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis.

34 Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon.

35 Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.

36 Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

37 Ĉar ankoraŭ iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos.

38 Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li.

39 Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.