Habacuque 3

1 Pregxo de la profeto HXabakuk laux maniero de psalmoj.

2 Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.

3 Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.

4 Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kasxita Lia potenco.

5 Antaux Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.

6 Li starigxis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Klinigxis eternaj montetoj, Kiam Li ekpasxis kiel en la tempo antikva.

7 En mizera stato mi vidis la tendojn de Kusxan; Skuigxis la tapisxoj de la lando Midjan.

8 CXu kontraux riveroj koleris la Eternulo? CXu kontraux la riveroj Vi ekflamigxis, Aux cxu kontraux la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj cxevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj cxaroj?

9 Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al jxura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron.

10 Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.

11 La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.

12 Kun kolero Vi pasxas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.

13 Vi elpasxis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton gxis la kolo. Sela.

14 Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj tacxmentestroj, Kiam ili sin jxetis ventege, por dispeli min kun gxojo, Kvazaux englutante mizerulon kasxe.

15 Vi pasxis kun Viaj cxevaloj tra la maro, Tra la sxlimo de granda akvo.

16 Mi auxdis, kaj mia interno ekskuigxis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi eksxanceligxis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfelicxo, Kiam sur mian popolon iras gxia atakanto.

17 Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj:

18 Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.

19 La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.

Capítulos

Bíblias