Isaías 41

1 Silentu antaux Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortigxu; ili alproksimigxu kaj parolu; ni kune iru al jugxo.

2 Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis regxojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.

3 Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas.

4 Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.

5 Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimigxis kaj alvenis.

6 CXiu helpas sian proksimulon, kaj diras al sia frato:Estu kuragxa!

7 Kaj la skulptisto kuragxigas la fandiston, la ladfaristo la forgxiston, kaj li diras:La kunigxo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke gxi ne sxanceligxu.

8 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,

9 vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de gxiaj randoj, kaj al kiu Mi diris:Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpusxis-

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

11 Jen hontigxos kaj malhonorigxos cxiuj, kiuj koleras kontraux vi; viaj kontrauxuloj farigxos neniajxo kaj pereos.

12 Vi sercxos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraux vi; la homoj, kiuj batalas kontraux vi, farigxos neniajxo kaj neekzistajxo.

13 CXar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.

14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

15 Jen Mi faros vin drasxilo akra, nova, dentohava; vi drasxos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumajxo.

16 Vi disjxetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi gxojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.

17 La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.

18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.

19 En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon; Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune;

20 por ke cxiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.

21 Prezentu vian jugxaferon, diras la Eternulo; antauxmetu viajn argumentojn, diras la Regxo de Jakob.

22 Ili alvenu, kaj diru al ni, kio farigxos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aux sciigu al ni tion, kio estos.

23 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; cxu vi faros bonon, cxu malbonon, ni miros kaj vidos kune.

24 Sed jen vi estas neniajxo, kaj via agado estas neniajxo; abomenindajxon oni elektas en vi.

25 Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la levigxejo de la suno li proklamas Mian nomon; li pasxas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon.

26 Kiu tion diris antauxe, por ke ni sciu? kaj antauxlonge, por ke ni diru:Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu auxdis viajn vortojn.

27 Mi la unua diris al Cion:Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton.

28 Mi rigardis, kaj neniu estis; inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili respondu.

29 Jen ili cxiuj estas vantajxo, neniajxo estas ilia faro, vento kaj senenhavajxo estas iliaj fanditaj idoloj.

Capítulos

Bíblias