10

1 Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.

2 Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.

3 Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

4 Ĉu Vi havas okulojn karnajn, Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas?

5 Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,

6 Ke Vi serĉas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,

7 Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

8 Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe, Kaj tamen Vi min pereigas!

9 Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.

10 Vi elverŝis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis.

11 Per haŭto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.

12 Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.

13 Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:

14 Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.

15 Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.

16 Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.

17 Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi; Nova armeo min atakas.

18 Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!

19 Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.

20 Mia vivo estas ja mallonga; Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu,

21 Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,

22 En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.