14

1 Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.

2 Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

3 Kaj kontraux tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al jugxo kun Vi!

4 CXu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

5 Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.

6 Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, GXis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.

7 Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn.

8 Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo,

9 Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazaux jxus plantita.

10 Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finigxis, kie li estas?

11 Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elcxerpigxas kaj elsekigxas:

12 Tiel homo kusxigxas, kaj ne plu levigxas; Tiel longe, kiel la cxielo ekzistas, ili ne plu vekigxos, Nek revigligxos el sia dormado.

13 Ho, se Vi kasxus min en SXeol, Se Vi kasxus min gxis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!

14 Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, GXi venos mia forsxangxo.

15 Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritajxon de Viaj manoj.

16 Nun Vi kalkulas miajn pasxojn; Ne konservu mian pekon;

17 Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.

18 Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forsxovigxas de sia loko;

19 SXtonojn forlavas la akvo, Kaj gxia disversxigxo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.

20 Vi premas lin gxis fino, kaj li foriras; Li sxangxas sian vizagxon, kaj Vi forigas lin.

21 Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.

22 Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.