29

1 Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:

2 Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;

3 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;

4 Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo;

5 Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi, Kaj ĉirkaŭ mi estis miaj infanoj;

6 Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero, Kaj la roko verŝadis al mi fluojn da oleo!

7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj aranĝis al mi sidon sur la placo,

8 Vidis min junuloj kaj kaŝis sin, Kaj maljunuloj leviĝis kaj staris;

9 Eminentuloj ĉesis paroli Kaj metis la manon sur sian buŝon;

10 La voĉo de altranguloj sin kaŝis, Kaj ilia lango algluiĝis al ilia palato.

11 Kiam orelo aŭdis, ĝi nomis min feliĉa; Kiam okulo vidis, ĝi gloris min;

12 Ĉar mi savadis kriantan malriĉulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.

13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis ĝojigata de mi.

14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.

15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;

16 Mi estis patro por la malriĉuloj, Kaj juĝan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;

17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elŝiradis la kaptitaĵon.

18 Kaj mi pensis:En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj;

19 Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj branĉoj.

20 Mia gloro estas ĉiam nova, Kaj mia pafarko ĉiam refortiĝas en mia mano.

21 Oni aŭskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.

22 Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.

23 Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian buŝon, kiel por malfrua pluvo.

24 Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizaĝo ne falis.

25 Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la ĉefa loko; Mi loĝis kiel reĝo inter taĉmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.