33

1 Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn.

2 Jen mi malfermis mian busxon, Parolas mia lango en mia gorgxo.

3 GXuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.

4 La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.

6 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo.

7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

8 Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj:

9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

10 Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;

11 Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn.

12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

13 Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?

14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.

15 En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,

16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

17 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,

18 Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

19 Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj.

20 Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo.

21 Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.

22 Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

23 Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

25 Tiam lia korpo farigxas denove fresxa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.

26 Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.

27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

28 Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

29 CXion cxi tion Dio faras Du aux tri fojojn kun homo,

30 Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

31 Atentu, Ijob, auxskultu min; Silentu, kaj mi parolos.

32 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava.

33 Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.

Capítulos

Bíblias